Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

E-libroj

Ĉi tiu retpaĝo ofertas elektronikajn librojn (e-librojn) por senkosta elŝutado. De tempo al tempo novaj libroj estos aldonitaj. Ĉiuj libroj estas validigitaj per la EPUB Validator de IDPF kaj konvertitaj al mobi-dosieroj per Kindle Previewer 3.

Se vi ne havas legilon por e-libroj (kindlo, tolino aŭ alian), vi povas legi la librojn rekte per la Chrome-retumilo. Estas pluraj etendaĵoj, mi uzas  EPUBReader-on, sed estas ankaŭ pluraj aliaj.

Se vi volas uzi memstaran programon por Vindozo aŭ Androido, vizitu la retejon de Turnipsoft kaj elŝutu Freda-n.

Kelkajn epub-dosierojn vi povas elŝuti nur el Guglo. Por akiri tiujn, vi bezonas androidan smartfonon aŭ / kaj guglan konton. Ili tamen estas senkostaj! Vidu ankaŭ ĉi tiun helpopaĝon.

Mobi-dosierojn vi povas sendi al via kindlo per retpoŝto (ĉiu kindlo havas propran retpoŝtan adreson) aŭ per transŝutado (sideload).

(Lasta modifo: 2021-09-28)


Titel Beschreibung mobi epub

Roberts, C:
Arĝenta mateno
Tradukis Michael Lennartz

Specimeno:

Dum la tuta nokto la granda, blanka leporo kaŭris sub juna abio, bonege ŝirmite kontraŭ la ŝtormo de malaltaj, densaj branĉoj, kiuj formis rondan kuŝejon ĉirkaŭ ĝi. Estis forta ŝtormego, kaj la froste malvarmega pluvo glaciiĝis jam dum falado. Dum la nokto ĝi senlace kreskigis dikan kaj malmolan glacian kirason sur la tuta sovaĝejo – sur arboj kaj arbustoj kaj eĉ sur la neĝo de herbejoj kaj senarbejoj. (1100+ vortoj) (ML)


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Roth, Thorsten:
Clarissa Hyde: La vekiĝo de skota sorĉistino
Tradukis Michael Lennartz

Fantazia, horora rakonto. Clarissa Hyde estas serio de la germana aŭtoro Thorsten Roth pri juna skota sorĉistino, kiu batalas kontraŭ demonoj, la diablo, luphundoj kaj aliaj fantaziaj estaĵoj. Pli ol 60 rakontoj aperis kiel elektronikaj libroj. Retpaĝo kaj german-lingva elŝutejo: www.clarissa-hyde.de. Traduko kaj publikigo kun permeso de la aŭtoro. (ML)


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Groller, Balduin:
Detektivo Dagobert - Enrompo en kasejon
Tradukis Michael Lennartz

Detektiva rakonto. Balduin Groller (plumnomo de Adalbert Goldscheider) naskiĝis je la 5-a de Septembro 1848 en Arad, reĝlando Hungarujo, kaj mortis je la 22a de Marto 1916 en Vieno/Aŭstrujo). Li estis aŭstra ĵurnalisto, verkisto kaj sportofunkciulo. Kiel aŭtoro li estas preskaŭ forgesita. Nur liaj rakontoj pri detektivo Dagobert estas notindaj, ĉar li sukcesis krei aŭstran kopion de Sherlock Holmes. Jen unu el la kazoj de Detektivo Dagobert. (ML)


Elŝuto mobi Elŝuto epub
Titolbildo - Doni vivon por vivo

Majsner, Knal:
Doni vivon por vivo
Originale verkita horora rakonto

La neĝo kaptis la lumon de la luno kaj ĵetis ĝin en la la arbaron, ĉirkaŭis la arbarojn per mistera helo. Estis tiel malvarme, ke la spiro frostiĝus en la barbo. Sed la viro, kiu jen iris tra la arbaro, jam ne spiris ekde jardekoj, kaj la malvarmo de lia interno treege superis la malvarmon de la frua nokto. Ie super la pintoj de arboj malaperis la lastaj radioj de suno. La nokto estis tempo de ĉasado kaj morto. (3300 vortoj)


Elŝuto mobi Elŝuto epub
(Senkosta elŝuto el Google, konto bezonata.)

Zamenhof, L. L. (kiel D-ro Esperanto):
Dua Libro de l' lingvo internacia

Elirante ankoraŭ­ unu fojon antaŭ­ la estimata publiko, mi sentas la devon antaŭ­ ĉio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita "senkondiĉe", la leteroj kun kuraĝigoj aŭ­ konsiloj - ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne trompis. La bona genio de l' homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj - rapidas porti ilian ŝtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo. Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj, vivu eterne! ... (L. Zamenhof)


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Tantal, Erik:
Esperanto en la kosmo, 2a eldono

Scienc-fikcia rakonto por 9 ĝis 99-jaruloj. Amuza legado en tri noveloj. Ĉi tio estas kolekto de ĉiuj tri noveloj.

Enhavo de la unua novelo: En la jaro 2016 la internacia kosmostacio sendis por la Tero televidan programon, en kiu la astronaŭto David Foster estis intervjuata de Anton Sturm, lernanto el Germanio. Por la tuta intervjuo oni uzis la lingvon Esperanto. Kosmoveturilo de la planedo Heredo-156, kiu restadis en apudeco de la kosmostacio, kaj ne estis rimarkita pro la progresema kamuflad-teknologio, kaptis la programon kaj sendis ĝin al la hejma planedo. Dek jarojn poste oni invitis la astronaŭton David Foster al Heredo-156. Tie la loĝantaro intertempe samopiniis uzi Esperanton kiel ĝeneralan helplingvon. Dum vizito David estis forkondukita de agresemaj Esperanto-kontraŭuloj…

Enhavo de la dua novelo: Sondiloj por la kosmo kiel „mesaĝo en botelo“. La teknikistoj de la komuna Marso-stacio de Tero kaj Heredo-156 vere ricevis respondon. Tiu venis de la planedo Naska, kies loĝantoj surprizite aspektas kiel homoj. La reprezentanto de Naska, lingvisto Karib, vojaĝis al la planedo Heredo-156 kaj partoprenis interplanedan simpozion pri Esperanto. Dum la aranĝo okazis solida disputo pri la reformo de la lingvo. Ĉu ekzistas racia bazo por komunikado por la diversaj civilizacioj?

Enhavo de la tria novelo: Sur Naska, la planedo kun la tri lunoj, ekkomencis malkvietaj tempoj. Komputila atako de la insektoidoj paralizis la tutan komunikadon kaj infrastrukturon de la planedo. Estas la puĉistoj kiuj provas, ne nur kaperi la aŭtoritaton sur la Dua Luno, sed ankaŭ instali denove okupadon sur Naska. Nikilli, kiu kun siaj du kuzinoj estas vizitanta la Esperanto-grupon en la ĉefurbo Neriga, subite malaperas dum ekskurso en la dezerto. Ŝi estas malliberigata en la tunela labirinto de insektoidoj, kiuj tie sekrete konstruis subgrundan militan bazon.

La germanan novelon vi povas elŝuti ĉe esperanto-klaus.de


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Kaipurgay, Sissi:
Insulo viroj amo
Tradukis Michael Lennartz

Erotika rakonto. Juna samseksema viro el Hamburg pasigas siajn feriojn sur la insulo Amrum kaj konatiĝas kun motorciklisto. La rakonto estas dediĉita nur al adoltaj personoj, ĉar ĝi enhavas klaran prezentadon de seksumaj agoj. Se vi malŝatas tian prezentadon, tiam nepre ne legu la libron. (20 000 vortoj.) (ML)

La germana originalo Amrum, Kerle, Liebe 1 - Lutz ist schwul estas havebla ekzemple ĉe Amazon.


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Tresoldi, Roberto:
Kronikoj pri Badik
Originale verkita scienc-fikcia rakonto

Estis jam malfrua posttagmezo, kiam la arkeologoj decidis interrompi la prifosadon en la malnova bieno. La vento ne plu estis tiel plaĉe milda: Ĝi unue fariĝis friske pika, kaj fine preskaŭ malvarma. Aŭdiĝis la voĉo de la portebla komputilo kiu, analizinte la veteron, estis aŭtomate konektiĝinta kun la TTT-sciigservo, kaj atentigis pri baldaŭa ŝtormo. La loka gvidanto – iu maldika, mezaĝa bienulo, kiu de multaj jaroj vivadis izolita kun sia eta familio ĉe la ruinoj de fortikaĵo, kiu daŭre protektadis la antikvan bienon – rigardis dummomente la nigrajn nubojn, kiuj estis alproksimiĝantaj, kaj diris en sia rapida lingvo: »Me iras aden ta domo!« kaj indikis per la montrofingro la ŝtonan dometon, kie li kutime restadis dum la arkeologoj prifosadis ĉirkaŭ la bieno… (12000 vortoj).


Elŝuto mobi Elŝuto epub

N. N.:
La aerŝipa pirato
Tradukis Michael Lennartz

Scienc-fikcia rakonto. Traduko de la unua kajero de unu el la fruaj germanaj scienc-fikcioj serioj »Der Luftpirat und sein lenkbares Luftschiff«. La germana teksto (la traduko uzas alian fonton) estas aĉetebla ĉe Amazon. (11 000 vortoj.) (ML)


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Hevesi, Lajos:
La aventuroj de Andreo Jelky
Tradukis László Vizi

En la dek-oka jarcento Andreo Jelky foriras el sia hejmlando kaj travivas diversajn aventurojn. (ML)

 


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Kabel, Walther:
La domo ĉe la mueleja kanalo
Tradukis Michael Lennartz

Krimromano el 1920. Traduko de la romano Das Haus am Mühlengraben de Walther Kabel. Ĉirkaŭ 37 000 vortoj.

Specimeno:

Jam ofte Karl Linker estis en Ixstadt, kvankam kutime nur por kelkaj tagoj. Sed hodiaŭ, je ĉi tiu belega, plena de printempaj antaŭsentoj aprila tago, kiam li serĉis meblitan ĉambron, konsciiĝis al li, ke ĉi tiu malnova havenurbo posedas tiom multajn vere poeziajn angulojn. La novajn kvartalojn li evitis. Tie la loĝejoj estis tro kostaj – ja li devis ŝpari. Estis konforme al lia romantikeco, ke li volis laŭeble preni ĉambron en malnova domo kun spiralaj, malhelaj ŝtuparoj, malgrandaj fenestroj kaj la tuta, nepriskribebla iometo da longa, okazoplena pasinteco.

La preĝejo kun la damaĝita de vetero kaj tamen fortika turo, antaŭ kiu li nun staris, okupis lian atenton dum kelka tempo. Tiam li aŭdis ie en la proksimo obtuzan ruladon, skuetadon kaj muĝadon, strangan miksaĵon de kuniĝantaj sonoj, kies signifon li ne komprenis.

Antaŭ la preĝejo la strato plivastiĝis al granda placo, – vera malŝparo de spaco en la mezo de ĉi tiu plej malnova kvartalo kun ĝiaj malvastaj, multangulaj stratetoj, malhelaj kanaloj kaj malgrandaj dometoj, el inter kiuj elkreskis tie kaj ĉi tie alia konstruaĵo, kiu tute ne konvenis al tiu poezieca ĉirkaŭaĵo pro sia larĝa, pompa fasado kaj la praktika sobreco de sia stilo.


Elŝuto mobi Elŝuto epub
(Senkosta elŝuto el Google, konto bezonata.)

Jókai, Mór:
La du salikoj de Nagyenyed
Tradukis László Vizi

Komence de la 18a jarcento la loĝantoj de Enjed en Transilvanio suferas pro la bataloj inter malamikaj bandoj. (ML)

Mi bone scias, ke la jenan verkon foje jam tradukis hungara esperantisto Jozefo Horváth, (Legu ĝin!), sed mia traduko reprezentas absolute alian tradukan skolon, do mi pensas, ke la diversaj preferoj koncerne artan tradukadon estas utilaj, kaj povas plivastigi la sortimenton de esperantlingva literaturo. Kritikojn, rimarkojn mi ĉiam akceptas kun interesiĝo, sed ne nepre mi konsentos ilin. La tradukaĵon mi abunde kompletigis per piednotoj, kiuj unuflanke rilatas al historiaj, geografiaj, sciencaj ktp. faktoj, aliflanke klarigas malofte uzatajn esperantlingvajn vortojn, aŭ novajn derivaĵojn, proponojn. Se vi volas ĝui la rakonton, ne estas konsilinde legi nepre ĉiujn piednotojn, sed male: legu nur tiujn, kiujn vi efektive bezonas por kompreni la tekston. - László Vizi


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Schraut, Max (tio estas: Walther Kabel):
La kongreso de la gemutuloj
Tradukis Michael Lennartz

Krimrakonto el la 1930a jaroj. Traduko de la kajero Der Kongress der Stummen de Max Schraut. La aŭtoro estas Walther Kabel, kiu uzas en la serio Harald Harst – Aus meinem Leben la plumnomon Max Schraut. (ML)


Elŝuto mobi Elŝuto epub

London, Jack:
La meksikano
Tradukis Dorothea Kaiser, Frank Vohla kaj Hans-Georg Kaiser

Rakonto el la tempo de la meksika revolucio. (ML)

 


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Norbert, Alois:
La mondo ridas
Originale verkita

Ŝercoj en formo de poemoj el la jaro 1937. (ML)

 


Elŝuto mobi Elŝuto epub

von Barfus, Eginhard:
La orserĉistoj
Tradukis Michael Lennartz

Fine de la deknaŭa jarcento tri peltoĉasistoj kaj kaptilistoj alvenas al Fort Selkirk en norda Kanado por vendi sian predaĵon. Ili decidas serĉi bonŝancojn en la nove malkovritaj ortrovejoj. La sorto favoras ilin. Venkinte diversajn danĝerojn kaj travivinte streĉajn aventurojn, ili iom post iom prosperigas siajn planojn helpe de saĝo kaj prudento kaj instalas ministan entrepenon. Enhavas kolorajn ilustraĵojn. (ML)


Elŝuto mobi
(La libro havas grandon de 10 MB!)
Elŝuto epub
(Senkosta elŝuto el Google, konto bezonata.)

Grundmann, Julius:
La ribelo de la ĉerokoj
Tradukis Michael Lennartz

Senpretenda rakonto el la »sovaĝa okcidento« de Usono pri batalo inter indianoj kaj soldatoj. (ML)

 


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Majsner, Knal:
La roboj de Simon
Originale verkita rakonto

La unua krimrakonto de Knal Majsner en Esperanto. En la firmao de nordgermana modisto okazis murdo. La modisto suspektas la viktimon, ke ĝi spionis pri lia nova modkolektaĵo. Tial li komisias la privatan detektivon Droste eltrovi la kaŝitan iniciatinton kaj eblajn krimhelpantojn, dum la polico ĉasas la murdinton. (32000 vortoj.) (ML)


Elŝuto mobi Elŝuto epub
(Senkosta elŝuto el Google, konto bezonata.)

Kabel, Walther:
La ŝtelistino
Tradukis Michael Lennartz

Mallonga rakonto el la tempo antaŭ la unua mondmilito pri amo kaj krimo. (3400+ vortoj.) (ML)

Dowload der Quick-and-Dirty-Konvertierung ohne nachträgliche Anpassung und ohne Seitenzahlen: PDF-dosiero.


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Hauff, Wilhelm:
La ŝtona koro
Tradukis Michael Lennartz

La juna Peter Munk heredis de sia patro lignokarbigejon. Sed tiu laboro baldaŭ tedas lin, ĉar li volas vivi en riĉeco kaj amuzado. La vitrovireto, malgranda spirito vivanta en la arbaro, plenumas liajn dezirojn. Pro manko de saĝo li tamen perdas ĉiujn havaĵojn kaj subite estas sen mono kaj posedaĵoj. Nun lin logas alia arbarospirito, la Holanda Michel, kiu en la fabelo anstataŭas la diablon. Tiu interŝanĝas la koron de Munk: La karbisto ricevas ŝtonan koron kaj riĉecon, Michel la batantan koron. Sed ankaŭ ĉi tiu feliĉo ne daŭras tre longe. (13000+ vortoj) (ML)


Elŝuto mobi Elŝuto epub
(Senkosta elŝuto el Google, konto bezonata.)

May, Karl:
La unua alko
Tradukis Michael Lennartz

Tri rakontoj de aŭtoro fama en Germanio el la frua tempo de Usono.

 


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Williams, Margery:
La velvetena kuniklo
Tradukis Michael Lennartz

»La velvetena kuniklo« estas usona klasika infanlibro. Ĝi aperis unuafoje en 1922. Juna knabo ricevas ludilan kuniklon kudritan el velvetono (tio estas teksaĵo simila al veluro). La plej saĝa ludilo en la ĉambro estas la felĉevalo, kaj ĝi rakontas, ke ludiloj povas estiĝi reala, se ili estas forte amataj de la infanoj. La kuniklo tre ŝatas tiun ideon, sed fine ĝia strebado kondukas al alia, tute neatendita sorto. (ĉirkaŭ 4000 vortoj) (2022-01-22, ML)

Notu: Ĉi tiu libro enhavas libro-reklamon.


Elŝuto mobi

Elŝuto epub


Senkosta elŝuto de versio sen reklamo el Google, konto bezonata.

Doyle, Arthur Conan:
La venena zono
Tradukis Michael Lennartz

Tiu scienc-fikcia rakonto de A. C. Doyle denove unuigas la amikaron, kiu travivis la aventuron en la »Perdita Mondo«. Profesoro Challenger trovas signojn, ke venena fluo drivas al la mondo kaj ke la tuta vivo sur Tero estas en danĝero. Kun siaj kamaradoj profesoro Summerlee, lordo John Roxton kaj la ĵurnalisto Malone li provas deturni la finon de la mondo. (25 000 vortoj.) (ML)

Korektita eldono de 2022-11-16.


Elŝuto mobi Elŝuto epub
(Senkosta elŝuto el Google, konto bezonata.)

Stuttard, Mason:
La virineto en bluo
Originale verkita rakonto (4000 vortoj)

Rakonto pri mistera virina pentraĵo en angla biendomo. (ML)

Dowload der Quick-and-Dirty-Konvertierung ohne nachträgliche Anpassung und ohne Seitenzahlen: PDF-dosiero.

Nova je 2023-02-18


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Ivans:
La viro el Francujo
Tradukis W. Versteeg-Graftdijk

Krimromano el la jaro 1917 pri anglaj aristokratoj kaj juvelŝtelisto. (ML)

 


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Frey, Wilhelm:
Minnelari
Tradukis Michael Lennartz

El la vivo de agrikulturistoj kaj indianoj en la frua tempo de Usono. 10 000 vortoj. (ML)


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Meier, L. E.:
Nur unu vorton!
Originale verkita rakonto

Tio estas la unua originala Esperanto-rakonto. (ML)

 


Elŝuto mobi Elŝuto epub

Jotoka:
Per tolboato

Mallonga ilustrita rakonto pri boatveturado en Bavario. 3600 vortoj. (ML)

 


Elŝuto mobi Elŝuto epub
(Senkosta elŝuto el Google, konto bezonata.)

Luyken, H. A.:
Pro Iŝtar

Originale verkita romano el la antikva Babilono (1924).

 

 


Elŝuto mobi Elŝuto epub
(Senkosta elŝuto el Google, konto bezonata.)

Weinhengst, Hans:
Rakontoj de senlaborulo

Kvin rakontoj verkitaj originale en Esperanto pri la vivo inter la du mondmilitoj. La aŭtoro estis tiutempe senlabora. Li estas konata kiel verkinto de la romano "Turstrato 4". (ML)

 


Elŝuto mobi Elŝuto epub