Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Distrikto Dithmarschen

  • Areo: 1404 km²
  • Loĝantoj: 136 000 (en 2008)

La distrikto Dithmarschen 1 troviĝas en la okcidento de Ŝlesvig-Holstinio. Kiel regiono ĝi ekzistas ekde la mezepoko. La disktrikto en la hodiaŭaj limoj estiĝis en 1970, ekde tiam la urbo Heide 2 estas ties administreja centro. La pejzaĝo konsistas el marsko ĉe la Norda maro kaj hesto interne de la lando. Historie ĝi longtempe estis fakte (ne jure) memstara regiono, kiu estis administrata per popolaj konsilantaraj kunvenoj. Nur en 1867 sekve de la milito inter Germanio kaj Danio Dithmarschen kune kun Schleswig kaj Holstein unuiĝis je la prusa provinco Ŝlesvig-Holstinio.

Kiel multaj distriktoj de la lando ĝi estas ekonomie malforta. Enspezoj venas de generado de elektra energio el vento, agrikulture ekzemple el la plantado de brasiko kaj turisme de biciklantoj kaj turistoj ŝatantaj feriadon ĉe la Norda maro.



  1. Dithmarschen - pron. Ditmarŝen

  2. Heide - pron. Hajde