Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Distrikto Ostholstein

  • Areo: 1392 km²
  • Loĝantoj: 205 000 (en 2008)

La distrikto Ostholstein 1 (Orienta Holstinio) troviĝas en la oriento de Ŝlesvig-Holstinio.

Administreja centro estas la urbo Eutin. La ekonomion regas ĉefe la turismo. La plej grava trafika vojo estas la »birdfluga trafikejo« inter la insulo Fehmarn kaj la dana insulo Lolland. Pramoj kaj aliaj ŝipoj portas trajnojn kaj aŭtomobilojn de Germanio al Danlando kaj reen.



  1. Ostholstein - Ostholŝtajn