Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Distrikto Segeberg

  • Areo: 1344 km²
  • Loĝantoj: 258 000 (en 2008)

La distrikto Segeberg 1 troviĝas en la sudo de Ŝlesvig-Holstinio kaj apartenas al la urbega regiono de Hamburg.

La centra adminstrejo estas la urbo Bad Segeberg. Ekonomia fokuso estas la turismo. Bad Segeberg estas fama pro sia ĉiujara Karl-May 2-Festivalo. En la urbeto Borstel, parto de la komunumo Sülfeld 3, la Leibniz 4-centro pri Medizino kaj Biologia Medicino esploras pri pulmo-malsanoj kaj -infektoj. Firmaoj famaj en kaj ekster Germanio el la fakoj maŝinkonstruado, kemio, medicinaj produktoj, nutraĵoj, podetala vendado de mebloj kaj prilaborado de plastoj havas siajn lokojn en la distrikto.



  1. Segeberg - pron. Zegeberg

  2. Karl May - pron. Karl Maj

  3. Sülfeld - pron. Zuelfeld

  4. Leibniz - Leibnic (Gottfried Wilhelm Leibniz, fama germana sciencisto 1646-1716)