Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Distrikto Steinburg

  • Areo: 1056 km²
  • Loĝantoj: 134 000 (en 2008)

La distrikto Steinburg 1 troviĝas en la okcidento de Ŝlesvig-Holstinio. Kiel ĉiuj distriktoj de la lando troviĝantaj ĉe Norda Maro ankaŭ ties pejzaĝo konsistas el marsko kaj hesto. Administra centro estas la urbo Itzehoe 2.

Ĉiujare en la urbeto Wacken 3 okazas Subĉiela Festivalo (W:O:A). Pli ol 70 000 amikoj de metal-rokenrola muziko renkontiĝas dum tri tagoj plenaj de koncertoj. Ĝi estas la plej granda festivalo de tiu muzika stilo tutmonde.

Plia kultura kulmino okazas en Aŭgusto sur la flughaveno »Hungriger Wolf« (malsata lupo) en Hohenlockstedt: festivalo de kamionistoj kaj vakeroj nomata »Wolfsmeile« (lupa mejlo). Ĝi estas la plej granda tiaspeca festivalo en norda Germanio. La aersporta unuiĝo de la urbo Itzehoe ofertas malmultekostajn rondflugojn per malnovtempaj aviadiloj kiel »Focke Wulf Stieglitz« konstruita en 1936. Membroj de la Germana Radioamatora Klubo (DARC) sendas bildojn el la aero teren. En la indiana vilaĝo ruĝhaŭtuloj kaj blankuloj pace starigas tipiojn kaj tendojn unu apud la alia. Aliajn okazaĵojn oni nur povas mencii: paraŝutado, rajdado sur bovoj, orlavado, boatado, savado de kamiono, vakera muzikado kaj lini-dancado.



  1. Steinburg - pron. Ŝtajnburg

  2. Itzehoe - pron. Iceho

  3. Wacken - pron. Vak’n