Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Kiel - portreto de ĉefurbo

  • Areo: 118 km²
  • Loĝantoj: 246 000 (en 2015)

Kiel 1 - tio estas la ĉefurbo de la gastama lando Ŝlesvig-Holstinio, kun siaj ĉarmaj banlokoj kaj »multe da pejzaĝo«, kun sia loĝantaro, kiu ŝatas la akvon, la havenon kaj la velsporton. Kaj homoj, kiuj ŝatas senti la venton blovi ĉirkaŭ la nazon.

»Al Kiel oni venas pro la akvo«, ĵurnalisto iam skribis . EĈ se tiu aserto tiom ĝenerale ne veras, ĉiokaze la urbomontras sian plej belan vizaĝon laŭlonge de la 17-kilometra fjordo.

Grafo Adolfo la IV-a konstruigis sian »Holstenstadt tom Kyle« sur duoninsulo de la fjordo ĉirkaŭ la jaro 1233. En 1242 la loko sur la 17-hektara altaĵo ricevis urborajtojn, pro tio oni festis en 1992 la 750-jaran urbjubileon.

Post la fondiĝo precipe nobeloj, komercistoj kaj metiistoj alvenis. La pli malpli ŝtormrezista haveno estus devinta fariĝi bazo de la Baltmara komerco, sed spite al membriĝo al Hanso 2 ekde la fino de la 13a jarcento, Kiel restis regiona centro. Nur la nobelaro igis la urbon en la 14a jarcento loko de grava kapitalmerkato dum la liberkomerca merkato »Kieler Umschlag 3«.

Dum jarcentoj Kiel restis modesta loko, sed tio ŝanĝiĝis en 1871, kiam ĝi fariĝis mararmea ĉefbazo. Dum kelkaj jardekoj la urbeto kreskis al grandurbo. Hodiaŭ en Kiel vivas ĉirkaŭ 246 000 homoj.

Post la grandaj detruoj dum la Dua Mondmilito, rondcifere 80% de la urbo, la loĝantoj de Kiel rekonstruis sian urbon kvazaŭ nova. La Malnova Merkato, la Placo de la Urbodomo, la Placo Asmus-Bremer kaj lastatempe ankaŭ la Eŭropa Placo atestas la unikan karakteron de la havenurbo. La urbocentro apartenas al la piedirantoj. Jam en 1953 la Holstenstraße 4, la ĉefa komerca strato de la urbocentro, fariĝis senaŭtomobila zono, tio estis la unua en Germanio.

Ekde la 60aj jaroj Kiel estas pordego al Skandinavio kaj grava turnopunkto inter Nordo kaj Sudo. Kiam la orienteŭropaj landoj malfermiĝis al la okcidento, Kiel akiris novajn rilatojn trans la Baltan Maron. La havenstatistikoj pruvas tion: 1,8 milionoj da pasaĝeroj en pramtrafiko kaj 4,4 milionoj da vartunoj. Ĉirkaŭ 45 000 ŝipoj jare trapasas la 99-kilometran »Kieler Kanal« (kanalo de Kiel) inter la Norda kaj la Balta Maroj, la plej uzatan artefaritan akvovojon en la mondo.

Ĉe la Fjordo de Kiel troviĝas la grava ŝipfarejo »Howaldswerke 5«. Ŝipkonstruado jam delonge estas baza industrio de la plej norda federacilanda Ĉefurbo de Germanio. En Kiel konstruiĝis la unua fiŝadŝipo, kiu fiŝkaptas tra la ŝipa malantaŭo en la alta maro, kaj la unua eŭropa atoma ŝarĝoŝipo »Otto Hahn«.

La industrio en Kiel liveras ŝipajn dizelmotorojn, maŝinojn kaj lokomotivojn, konstruas elektronikajn kaj precizmekanikajn aparatojn mondfamajn kaj prilaboras ĉiajn nutraĵojn. Samtempe la urbo estas la administrejo de la lando Ŝlesvig-Holstinio.

Pli ol 28 000 junuaj homoj studas ĉe la Universitato, Fakaltlernejo kaj Pedagogia Altlernejo. Krom la medicina fakultato ankaŭ la Oceanografia Instituto kaj la Mondkomerca Instituto akiris famon en la tuta mondo.

Mondkonata estas ankaŭ »Gorch Fock 6«, la lerneja velŝipo de la Germana Mararmeo, ne nur ĉar ĝi ornamis la dorsflankon de la iama 10-marka bileto. Ĉe pluraj konkursoj ĝi montrĝis unu el la plej rapidaj dank’ al sia alte kvalifikita anaro.

Internaciaj velregatoj jam delonge famigas la urbon Kiel. Ekde 1882 okazas la »Semajno de Kiel«, hodiaŭ kun ĉirkaŭ 1500 ŝipoj kaj 4000 aktivaj ŝipistoj la plej granda velsporta okazaĵo de la mondo. En 1936 kaj 1972 okazis la surakvaj sportkonkursoj de la Olimpikaj Ludoj. La Semajno de Kiel estas samtempe la plej grava kultura, socipolitika kaj popolfesta okazaĵo ĉiujara. Gastoj el la tuta mondo donas internacian etoson al la urbo. Al tiuj certe apartenas la vizitantoj el la ĝemelaj urboj Brest (Francio), Coventry (Grandbritio), Gdynia (Pollando), Kaliningrad kaj Sovetsk (Rusio), Stralsund, Tallinn (Estonio) kaj Vaasa (Finnlando).

Amikajn rilatojn Kiel havas kun multaj komunumoj de la Baltmara regiono. Krome la ŝlesvig-holstinia ĉefurbo ekde 1986 membras en la Organizaĵo por Internacia Urbosolidareco por la Paco. La japanaj urboj Hiroŝima kaj Nagasaki, viktimoj de la unuaj atombomboj, iniciatis tiun mondan »subtenon de la solidareco de la urboj cele al absoluta malaperigo de ĉiuj atomarmiloj«.

La kultura centro de Kiel troviĝas ĉirkaŭ la rekonstruita kastelo en la malnova urbo. Koncertejo, ekspozicisalonoj, kolekto pri la landa historio, pentraĵgalerio kaj la landa biblioteko lokiĝas en ĝi. Nur kelkpaŝe de tie oni trovas la urbomuzeon »Warleberger Hof 7« kaj la artejon »Kunsthalle«. Tute proksime, ĉe la Oslo-kajo, troviĝas alia vidindaĵo: la ŝipmuzeo kaj la havenmuzeo kun »Bussard«, ŝipo por lokigi marsignalajn barelojn, kaj la savŝipo »Hindenburg«.

La antaŭurba, subĉiela muze-vilaĝo Molfsee 8 donas impreson pri la iama vivo de la homoj inter la Norda kaj Balta Maroj.

Christian Darbellay



 

  1. Kiel - pron. Kijl, esperantigita nomo estas Kijlo

  2. Hanso - unuiĝo de nordgermanaj komercistoj

  3. Kieler Umschlag - pron. kijler-umŝlag

  4. Holstenstraße - pron. holstenŝtrase

  5. Howaldswerke - pron. hovaldsverke

  6. Gorch Fock - pron. gorĥ-fok

  7. Warleberger Hof - pron. varleberger-hof

  8. Molfsee - pron. molfze: