Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Distrikto Pinneberg

  • Areo: 664 km²
  • Loĝantoj: 305 000 (en 2008)

La distrikto Pinneberg 1 troviĝas en la okcidento de Ŝlesvig-Holstinio. Laŭ areo la plej malgranda, ĝi estas la distrikto kun la plej multaj enloĝantoj. Administra centro estas la urbo Pinneberg. Ekde 1932 la insulo Helgoland estas administra parto de la distrikto.

La distrikto Pinneberg apartenas al la regionoj kun la plej multaj plantkreskejoj tutmonde. Pluraj urboj estas industriaj administrejoj aŭ produktejoj de la nutraĵ-produktado, energi-provizado, farmacio kaj aliaj.

Sur la insulo Helgoland turismo gravas.

Pri entrepren-ekonomia, informad-scienca kaj inĝeniera fakoj instruas tri grandaj privataj klerigaj institucioj.

En la distrikto ni trovas du kuriozaĵojn. Sur la rivereto Krückau 2 trafikadas la plej malgranda, de homo movata pramo de Germanio. Super la rivereto Pinnau oni konstruis en 1887 turn-ponton, kiu estas la plej malnova, ankoraŭ funkcianta tiuspeca.



  1. Pinneberg - pronc. Pineberg

  2. Krückau - pronc. Kruekaŭ