Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Distrikto Plön

  • Areo: 1083 km²
  • Loĝantoj: 135 000 (en 2008)

La distrikto Plön 1 troviĝas en la oriento de Ŝlesvig-Holstinio ĉe Balta Maro. Ĝia administrejo estas la urbo Plön.

Pro manko de industrio la nombro de metiaj laborpozicioj estas malgranda. Multaj personoj laboras ekster la distrikto, aparte en la landa ĉefurbo Kiel. Same kiel en multaj aliaj disktriktoj de la Ŝlesvig-Holstinio enspezoj devenas de laboro en agrikulturo kaj turismo.



  1. Plön - pron. Ploen